2006-03-29

Robonova-I

Kiel la plej oftaj legantoj de tiu ĉi blogo jam rimarkis, mi interesiĝas pri la venontaj kunuloj de la homaro: la homoidaj robotoj, kaj ofte mi skribas pri ili, precipe kiam iu anoncas novan roboton. Nu, antaŭ nelonge aperis en la merkato roboto Robonova-I, de la japana entrepreno HiTec, kies prezo estas proksimume mil usonaj dolaroj, kaj pri kiu mi ankoraŭ ne raportis. Ĝi havas 16 diĝitajn movregantilojn. La energio por la roboto venas el reŝargebla pilo de nikelo kaj metala hidrido (NiMH). La roboto estas regata far ordonoj de normala komputilo, tiucele ĝi venas kun la necesa programaro kaj ŝaltkabloj. La pakaĵo ankaŭ enhavas transruĝan regilon. La roboto, 31 centimetrojn alta, estas aĉetebla kiel jam funkcianta homoido, aŭ kiel garnituro por ke oni mem muntu la roboton, laboro kiu -laŭ la fabrikanto- postulas inter 6 kaj 8 horojn, uzante nur ŝraŭboturnilon. Junulo kiu muntis tiun roboton montras la procedon en retejo en angla lingvo:
http://robosavvy.com/Robonova/1
En la retejo de HiTec vi povas trovi filmetojn pri Robonova-I, en kiuj ĝi montras sian kapablon por danci kaj eĉ por vigle renversiĝi starante per siaj brakoj. Ankaŭ elŝuteblas filmeto el:
http://www.hobbyhorse.com/images/robonova.wmv
en ĉi-lasta, videblas grupo de tiuj robotoj praktikantaj por futbalo.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361