2006-04-09

El nia teraso

Kiel mi promesis en antaŭa blogaĵo, jen foto kaptita el la teraso de la konstruaĵo de mia nuna loĝejo [klaku por vidi ĝin granda]. La konstruaĵo ne estas tre alta, nur kvaretaĝa. La strato videbla estas la 33a Avenuo, kiu maldekstre transiras ponte super la rivero Medellín. Dekstre kaj maldekstre videblas la terasplanko. En la konstruaĵoj videblaj iom maldekstre situas la sidejo de la urbestro.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kia panoramo!!

4/15/2006 09:23:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon Bruno. Mi ŝatas panoramojn, sed bedaŭrinde mi ne havas panoraman fotilon (kiel "widelux"), do mi formas la panoramojn gluante plurajn fotojn. Antaŭe mi provis per pluraj programoj kiuj bezonis tre multe da homa helpo, sed feliĉe nun mi trovis AutoStitch, mirinda programo kiu sukcesas rekoni la korespondajn punktojn en grupo de fotoj kaj fari la panoramon tute aŭtomate!. La programo estas produktaĵo el esplorado en la Universitato de Brita Kolumbio, en Kanado, kaj la -iom limigita sed utilega- senpaga versio elŝuteblas el:
http://www.cs.ubc.ca/~mbrown/autostitch/autostitch.html

4/17/2006 08:55:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361