2006-04-04

Simpligu la reklamon!

Dimanĉe, fiŝvendisto havis sian ĉaron plena de fiŝoj apud vojo, kaj, per reklamo fiksita super la ĉaro, anoncis sian negocon:
 VENDADO DE FREŜAJ FIŜOJ 
Lunde, homo kiu legis la reklamon alproksimiĝis al la vendisto kaj diris:
- "Mi opinias ke la vorto vendado en via anonco troestas: ĝi ne necesas ĉar se oni vidas vin kaj vian ĉaron, evidente oni tuj komprenas ke tio-ĉi estas vendejo".
La vendisto konvinkiĝis antaŭ tiu argumento, kaj do, tiunokte forviŝis la vorton vendado, kaj la mardon la reklamo estis:
 FREŜAJ FIŜOJ 
Nu, vespere la saman mardon, alia piediranto rigardis la reklamon, kaj komentariis al la vendisto:
- "Kara sinjoro, la vorto freŝaj en via anonco estas iom troa, ĉar ĉiuj homoj komprenos ke se vi vendas fiŝojn, tiuj devas esti freŝaj, neniu vendus -nek aĉetus- fiŝon nefreŝan".
La vendisto meditis la konsilon; konvinkiĝis pri tio kion diris tiu homo, kaj do, la merkredon la anonco estis nur:
 FIŜOJ 
Merkrede vespere venas alia homo kaj komentarias:
- "Reklamo ne necesas, la odoro sufiĉas, oni tuj komprenas pri kio temas".

Etiquetas:

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Hahaha, perfekte!
Mi ŝategis vian blogon!

4/05/2006 12:21:00 a. m.  
Blogger MCG diris ...

Haha, bona ŝerco :-). Mi scivolas se vi ŝatas la fantazian planedon kiun mi kreis sur mia blogo. Mi ankaŭ komencis verki historion kiu okazas tie (certe, ĉiam en Esperanto).

4/06/2006 08:47:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361