2006-05-10

11a de Majo: naskotago de Richard P. Feynman

Fejnman ene de Fejnmana DiagramoLastatempe mi havis tiun ĉi mian blogon neprizorgita -bedaŭrinde!, sed la kialo estas ke mi estis iom pli okupita, kaj ankaŭ ke pli da mia ĉekomputila kaj ĉeinterreta tempo estis dediĉita al redaktado de kelkaj artikoloj por kontribui al Vikipedio (ja, mi estas -modesta- vikipediisto). Tamen, mi ne volis preterlasi la datrevenon de grava sciencisto por lin rememori: La ĵaŭdo 11a de Majo estas naskotago de la fizikisto Richard P. FEYNMAN, kio okazis 88 jarojn antaŭe. Krom la tiel-nomataj Fejnmanaj Diagramoj, tiel popularaj en kvantummekaniko, kaj la disvolvo de Kvantuma Elektrodinamiko (mallonge: teorio de la interago de elektroŝargitaj partikloj inter si kaj kun fotonoj), li faris plurajn gravajn kontribuojn al fiziko. Mi ne estas spertulo pri tiuj temoj, sed mi aprezas lin ankaŭ kiel "defianto" aŭ instiganto pri du gravaj disvolvoj por la venontaj tempoj: Nanoteknologio, kaj Kvantumkomputiko. Ni povas diri ke danke al liaj proponoj, aliaj sciencistoj "malfermis siajn okulojn" pri la eblecoj en tiuj du esplorkampoj, kaj komencis prilabori ilin serioze.
Antaŭe mi skribis pri eta libro lia kiun mi kopiigis.
Feynman mortis en 1988.

Etiquetas: , ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Tre bona blogajxo. Mi estas leginta kelkajn el librojn de Feynman. Krom esti elstara sciencisto li estis ankau granda instruisto. Ankau tiel sxajnas ke li estis tre vivhumura!

5/11/2006 11:01:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Unu el miaj trezoroj estas la Berkeley-prelegoj de Feynman, el la 60aj jaroj, surbendigitajn. Li estis nekredeble amuza kaj sprita preleganto; lia forta Nov-Jorka akĉento kreis amuzon per si mem :)

Ken

5/11/2006 09:08:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Karaj Beĉjo kaj Ken, ja, mi akordas kun vi pri Fejnman. Mi ankaŭ legas kelkajn scienc-popularigajn verkojn liajn. Mi iam surprize trovis lian t.n. "perditan prelegon" (ISBN 0393319954), en librejo de Centro Kolombi-Amerika, ĝin aĉetis kaj donacis ĝin al amiko Manŭel kiu ankaŭ estas ŝatanto de fiziko.

5/12/2006 09:57:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis,
Mi povas legi vian novan blogajxon sur e-planedo sed ne vidas gxin cxi tie. Cxu vi povas kontroli tion?

6/16/2006 09:02:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361