2006-04-29

30a de Aprilo: naskotago de Carl Friedrich Gaŭss

Kvazaŭ se la datrevenoj de gravaj fizikistoj kaj matematikistoj dum aprilo, pri kiuj mi skribis en ĉi tiu blogo (Ulam, Euler, Planck, Pauli, Poincaré), ankoraŭ ne sufiĉus, la dimanĉo 30a de Aprilo estas naskotago de la matematikisto Carl Friedrich GAŬSS, kio okazis 229 jarojn antaŭe. Mi legis etan biografion de Gaŭss, far Karin Reich, kiel mi menciis en antaŭa blogo, kaj mi miras pri tiu genia homo kiu interesiĝis, laboris kaj kontribuis pri multaj sciencaj fakoj teoriaj kaj aplikataj: nombro-teorio (24-jaraĝa li publikigis Disquisitiones Arithmeticae, kiu enhavas la tiutempan scion pri la temo), astronomio, fiziko, geodezio, ter-magnetismo. En matematiko estas pluraj gravaj kontribuoj, eble la plej konata estas lia prilaboro, en Probablo-Teorio, de la Normala Distribuo, nomata omaĝe al li: "Gaŭsa Distribuo".
La interesiĝo kaj laboremo por scii estis kio puŝis lin. En letero al amiko li skribis: "Vere, ne estas scii, sed lerni, ne estas havi, sed atingi, ne estas ĉeesti, sed alveni, kio al mi donas plej grandan plezuron".
Li publikigis malmulte, kompare kun la riĉeco de ideoj kiujn li prilaboris, kiujn oni trovis post lia morto. La frazo kiun li elektis por sia sigelo estis: "Pauca sed Matura" [malmulta sed matura], sub pomarbo kun malmultaj sed grandaj pomoj. La publikaĵoj de Gaŭss ne montras helpan skafaldon por atingi la rezultojn.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361