2006-06-16

Tutmonda futbala troigo

Kiel mi skribis en la pasinta blogaĵo, mi prilaboras kelkajn artikolojn en Vikipedio, kaj tial mi ne skribas tiel ofte kiel antaŭe en mia kara blogo. Mi klopodos ĉiel korekti ĉi tiun bedaŭrindan malzorgon.

Nu, jen mia hodiaŭa komentario: Mi ne interesiĝas pri sportoj, do, por mi nuntempe la mondo ŝajnas freneza pro la futbala mondpokalo. Kutime mi ŝatas aŭskulti novaĵojn per radio kaj televido sed neniam pri sportoj: Kiam komenciĝas tiaj sekcioj sportaj en la novaĵoj mi tuj ŝanĝas la aŭdatan stacion. Bedaŭrinde nuntempe estas terure: Kiam mi volas aŭdi iun radioelsendon okazas ke estas tia futbalo!, simile pri novaĵoj en televido.

Por mi estas interesa la futbala mondpokalo ludata far robotoj, kaj speciale en la kategorio de homoidaj robotoj. kiu okazas nun ankaŭ en Germanio.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Blogger Genoveva diris ...

Strange tiu frenezo pro la futbalo en la plej granda parto de la mondo

6/17/2006 12:15:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361