2006-06-27

Internacia Aeronaŭtika Foiro, F-Air 2006

Internacia Aeronaŭtika FoiroEkde morgaŭ, 28a de junio, ĝis la 2a de julio okazos en Rionegro, je 40 kilometroj de mia urbo, la tria Internacia Aeronaŭtika Foiro "F-Air Colombia 2006" (hispanlingve: III Feria Aeronáutica Internacional). Tie oni povos rigardi famajn aviadilojn kiel C-130, F-16 kaj B-52. La evento okazos en la internacia flughaveno José María Córdova kiu servas mian urbon, kaj kie -kiel mi raportis en tiu ĉi blogo- surteriĝis la pasintan 10an de januaro la aviadilego Airbus A380. Estos interesa montrado de flugmaŝinoj, surtere kaj en flugakrobataĵoj, kaj ankaŭ de ĉiaj rilataj ekipaĵoj aeronaŭtikaj, ekzemple: aviadelektroniko, radaroj, k.t.p. , plus prelegoj kaj negocrilatoj por homoj kaj entreprenoj de la aeronaŭtika fako.
Kiel mi skribis antaŭe, okaze de la aĉeto de libro, mi ŝatas aviadilojn, kaj havas deziron profiti la okazon. Se mi ĉeestas tiun foiron, kompreneble mi fotos kaj montros la bildojn ĉi tie.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Saluton, Luis Guillermo:
Mi esperas ke la Foiro estu interesa.

Mi profitas por informi al vi ke en mia retejo ekzistas diversa materialo pri la rilato de Esperanto kun la Aronavigado, precipe ĉirkaŭ du historiaj figuroj pri kiuj mi iom esploris: Emilio Herrera kaj Leonardo Torres Quevedo.

Vi povas legi pri Herrera (en Esperanto): http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/herrerauni.htm
Artikolo lia pri la uzo de Esperanto en Aviado: http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/aerlinioj.htm

Kaj pri Torres Quevedo (en la hispana): http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/torresquevedo.htm

Fortan brakumon el la alia flanko de la Atlantiko: Toño

7/01/2006 10:39:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro via komentario, kaj pro la informoj. Bedaŭrinde mi ne povis ceesti la foiron :(

7/07/2006 01:46:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361