2006-07-12

Aranĝetoj en mia blogo

Mia preferata retumilo estas Mozilla Firefox kaj ne Interreta Esplorilo. Hieraŭ, uzante la retumilon de Microsoft mi trovis problemon kiu ne aperis en Firefox, kaj kiu aperigis mesaĝon pri eraro de Javascript. Post kelke da serĉado mi trovis la kaŭzon de la problemo: En la ŝablono de mia blogo aperis voko al javaskripta proceduro "ping" kiu versajne devus alveni el retejo "pings.ws", tiu proceduro eble estis por fari aŭtomatan sciigon, al pluraj serviloj, pri novaj blogaĵoj kiujn mi skribas; tamen tiu proceduro jam ne ekzistas kaj la retejo "pings.ws" jam aperas senenhava. Do, mi forigis tiun vokon kaj la referencon al "pings.ws", kaj jam la retumilo Interreta Esplorilo ne montras erar-mesaĝon, feliĉe!.
Ankaŭ mi dediĉis iom da tempo por kontroli mian liston de ligiloj al aliaj esperantlingvaj blogoj: Unue, mi malaperigis ligilojn al blogoj kiuj jam ne ekzistas; tamen mi lasis ligilojn al kelkaj blogoj kiuj ekzistas kvankam siaj verkintoj ne plu skribis dum monatoj; kaj due, mi korektis kelkajn ligilfrazojn laŭ la nunaj nomoj aŭ titoloj de la alligitaj blogoj.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361