2006-07-09

Esperanto-kongreseco kaj futbala ĉampioneco

Kvankam mi ne estas amanto de futbalo, kiel mi skribis antaŭe, mi legis prifutbalan blogaĵon de Tonyo, nur ĉar ĝi rilatis ankaŭ al Esperanto.
Kaj, Tonyo pravis: Lando kie iujare okazas la Universala Kongreso de Esperanto estas monda futbala ĉampiono tiujare. Okazis tiel pri Italio, nunjara kongreslando de esperantistoj.
Ĉu koincido utila por rimarkigi homojn pri Esperanto, en tiu-ĉi mondo plena de homoj kredantaj pri astrologio kaj similaj aferoj?.

Etiquetas:

6.2914-75.5361