2006-07-07

Homoidaj robotoj kaj aviadiloj

Eklipsita far la homludita futbalo, okazis kiel mi menciis antaŭe, la futbala mondpokalo ludata far robotoj.

Kiam mi legas raportojn kaj rigardas videaĵojn pri RoboCup 2006, pri la malrapida ludo, la falemo kaj ĝenerale povra ludado de homoidaj robotoj -taksita laŭ homa ludkapablo-, venas tuj al mia memoro la malrapida kaj ĝenerale povra flugo de la flugmaŝinoj de Santos-Dumont kaj de la fratoj Wright, cent jarojn antaŭe, taksitaj laŭ la nuntempaj mirindaj aviadiloj. Pri homoidaj robotoj ni estas en nivelo komparebla al tiu de aviadiloj komence de la 20a jarcento. Verŝajne mi, kaj aliaj frenezuloj, estas allogitaj far jarcentpostulaj celoj kiel Artefarita Inteligenteco, Homoidaj robotoj kaj la disvastigo de Internacia Lingvo konscie dezajnita.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Creo que deberias de interesarte por Interlingua ;)

7/07/2006 01:06:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara sennomulo, por mi La Internacia Lingvo sufiĉas.

7/10/2006 03:43:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361