2006-07-26

AI: Ju pli ĉiea des pli nevidebla

Kelkajn jarojn antaŭe mi legis anglalingvan libron kies titolo aspektis kontraŭfakta: The Disappearance of Telecommunications ("La Malapero de telekomunikado") [ISBN 0780353870]. Mi taksis la titolon stranga -kaj tial alloga- ĉar mi vidis ke telekomunikado ĉiam estas pli kaj pli grava, do kial kaj kiel ĝia "malapero"?. Kompreneble, la libro temis pri malapero en la senco ke telekomunikado estos ĉiam kaj ĉie ĉirkaŭ ni: Estos ni konstante konektitaj kun la ceteraj homoj kaj maŝinoj, do jam ni ne bezonos konscie "konektiĝi", pasi el nekonektita stato al konektita, kiel multaj el ni ankoraŭ devas fari -des pli se nia aliro al Interreto estas per telefona reto. Saman metaforon pluraj aŭtoroj pritraktas rilate iun ajn ilon: Ilo ne estas bona se ni devas esti tre konsciaj pri la ilo mem, kaj nian antenton ni ne povas koncentri nur en la celon por kiu la ilo estis farita. Ekzemple, uzante krajonon malkomfortan, aŭ pezan, ni pensas konstante pri ĝi kaj malpli pri la skribado. Kontraŭe, ilo tre bone dezajnita kaj farita permesas ke ni koncentru nian atenton nur en la taskon, kaj do tia ilo estas kvazaŭ "nevidebla". Pri Artefarita Inteligenteco okazas simila fenomeno: Ĝi konstante progresas, kaj la teknikoj rezultintaj el tiu esplorado penetras en la ilojn kaj sistemojn kiujn ni uzas, kaj se tiuj produktoj "kun AI" (kvankam ofte oni ne mencias AI kiel ilia origino) estas vere utilaj kaj bone dezajnitaj, AI estos pli kaj pli konstante ĉie ĉirkaŭ ni, kaj paradokse ĝi estos nevidebla. Ju pli perfekta helpanto estas AI, des malpli ni bezonos pensi pri ĝi. Ekzemple, la rekono de karakterizaĵoj -ne nur en bildoj- estas ekde la jaroj 1950-aj unu el esploroj farataj en AI. Nu, jam rezultoj el tiu esplorado eniris en komercajn produktojn; jen:

  • www.riya.com: Serĉilo de bildoj laŭ ilia enhavo.
  • AutoStitch: Komputilprogramo por formado de panoramoj, kiu kunigas aŭtomate fotojn pri apudaj scenoj.
  • Fujifilm FinePix S6500fd kaj Pentax Optio S7: Novaj fotiloj kun Vizaĝ-trovanta teknologio kiu trovas aŭtomate homajn vizaĝojn en la fotota sceno por agordi la enfokusigon kaj eksponon. (Tiun uzitan far Pentax produktis FotoNation).

Oni uzados tiujn produktojn sen pensi pri AI. Produktoj kiel tiaj estos ĉie, kaj ilia "inteligenteco" estos nevidebla, ne-pripensinda. Eble kelkaj legantoj opinias ke tie ne ekzistas inteligenteco sed "algoritmoj (plimalpli simplaj)". Nun mi ne antaŭdiskutos pri tiuj sintenoj.

Etiquetas:

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ege interesa blogajxo. Cxu cxiu automata agordigado en masxinoj povas konsiderigxi inteligenta trajto? Ekzemple agrodilo kiu agordas temperaturon de akvo en banejo. Kio apartigas tiujn aparatojn kiujn vi menciis el aliaj automataj sinagordantaj aparatoj?

7/27/2006 09:15:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Beĉjo:
Dankon pro via interesiĝo.
Laŭ mia opinio, kaj tiu de multaj aliaj, "inteligenteco" havas du karakterizaĵojn gravajn:
1-Ĝia ekzisto/neekzisto en iu aganto estas juĝata laŭ kriterio subjektiva (eĉ emocia) de la juĝanto.
2-Ĝi ne estas dikotoma trajto (havita/nehavita) sed kontinue laŭgrada.
Laŭ tiuj du premisoj mi diras ke: Aŭtomataj sinagordantaj maŝinoj povas ekzisti ekde tiuj tro simplaj por juĝi ilin "inteligentaj" (Ekze.: simpla termostato) ĝis tiuj kiuj decidas sian agon konsiderinte multajn variablojn, kiujn mi taksas "inteligentaj".
Pri la premiso 1, mi rekomendas legi A New Interpretation of the Turing Test, speciale la teksteton far Turing mem (The extent to which we regard something as behaving ...).

7/27/2006 05:18:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Mi suspektemas pri difinoj, kiuj igas fiŝon pli inteligenta ol mia komputilo :)

Ken

7/31/2006 06:10:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361