2006-07-22

Juĝado pri robotetoj

Dum la sabato 29a kaj la dimanĉo 30a de julio, okazos en mia urbo la 8a robotika konkurso nomata "Robotika Olimpiko A+D 2006", organizita far la Grupo de Aŭtomatiko kaj Dezajno de la Universitato Pontifika Bolivarana. Kiel en la ĵuspasintaj du jaroj, ĝi okazos en la magazenara konstruaĵo Komerca Centro Vizcaya, kaj ankaŭ ĉi-jare mi estos unu el la juĝantoj de la konkurso. Mi raportos pri la ĉi-jaraj okazintaĵoj kiel mi faris en 2004 kaj 2005: De la jaro 2005: Pri mia nomumo kiel juĝanto, Raporto pri la unua tago, Raporto pri la dua tago De la jaro 2004: Antaŭ la konkurso, Raporto pri la unua tago, Raporto pri la dua tago.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361