2006-07-21

Mia fotoblogo en Blogger

Kiel mi skribis en la ĵusantaŭa blogaĵo, provis mi la kapablojn de fotix.net. Nu, ĝi ne sufiĉe plaĉis al mi; dume, mi rimarkis ke Blogger jam estas sufiĉe bona por miaj modestaj celoj rilate fotoblogon, kaj mi jam konas la funkciadon de ĉi-lasta reteja servo. Do mi ne plu uzos fotix.net, kaj mia nova fotoblogo, aŭ fotoalbumo, al kiu mi vin invitas por rigardado kaj komentarioj, estas jam en:
La nomo de tiu fotoblogo estas tre simpla: Mi sekvis la modelon de ĉi tiu blogo "Skribitaj Pensoj", la nova estas: "Fotitaj Vidaĵoj". En Skribitaj Pensoj, ankoraŭ aperos fotoj se ili helpas la komprenon pri la temo priskribita. En Fotitaj Vidaĵoj, la "temoj" estos la bildoj mem, kaj la tekstoj -etaj- helpos la komprenon de la bildoj.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361