2006-07-17

Mi kaj la fotografio

Ekde multaj jaroj mi ŝatas fotografion, fari fotojn, kaj tial mi havas fotoalbumon titolita Mi kaj la Fotografio, en mia persona retejo LuisGuillermo.com.

Kaj lastatempe mia interesiĝo kreskas, mi volas dediĉi pli da tempo al fotado, mi denove legas tiutemajn librojn kiujn mi posedas. Min speciale allogas Photography for the joy of it (ISBN 0442298838), far Freeman Patterson.
Kiel parto de tio, mi ĵus komencis alian blogon nur dediĉita al fotografio aŭ "fotoblogo", por publikigi miajn bildojn. Mi komencis ĝin en servilo de fotix.net:

Fotitaj Vidaĵoj: luisguillermo.fotix.net

Mi provos kiel ĝi funkcias, kaj decidos ĉu:
1e Daŭri tie
2e Fari fotoblogon alie
3e Ampleksigi kaj plibonigi mian jam ekzistantan Mi kaj la Fotografio
4e Simple publikigi la fotojn tie ĉi, en Skribitaj Pensoj.
Kion vi konsilas?.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Hm, mi konfesu ke mi tre ŝatas vidi fotojn - tio estas maniero vidi alies lokon, ktp. Mia prefero estus, ĉiuj en unu loko. Alirilate, nenia komento :)

Ken

7/18/2006 05:00:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361