Okazis la Robotika Olimpiko A+D 2006
Jen eta fotoraporto pri la konkurado de robotoj okazinta la 29an kaj 30an de julio: |
| ↑ Antaŭ la konkurado, kelkaj partoprenantoj faras lastan kontrolon pri la funkciado de siaj robotetoj en la labirinto. |
| ↑ Kelkaj partoprenantoj kontrolas ke la programoj de siaj robotoj funkcias bone. |
| ↑ Partoprenantoj, malantaŭ vico de robotoj, atendas la komencon de la konkurado. |
| ↑ Konstruinto de konkuranta roboto estas intervjuata. |
| ↑ La publiko rigardas de supre la emociigan konkuradon. |
| ↑ La muso-formaj trofeoj atendas sur la tablo. |
| ↑ Antaŭ ol komenci sian konkuradon en la kategorio "komencantoj", ĉiu konkuronta roboto estas preta en vico por iri al la labirinto. Ĉi tie ni vidas parton de la vico. |
| ↑ Por kapti la tenisajn pilketojn en la labirinto, la plej noveca dezajno estis la brako de la roboteto kiun ni vidas pli proksima ĉi tie; la plimulto el la robotetoj uzis tenajlon sen tiel perfektigita brako. |
Etiquetas: konkursoj, miaj travivaĵoj, robotiko, tekniko


0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home