2006-10-06

La maŝino kiu sanĝas homojn

Amiko rakontis al mi ke, kiel parto de socia laboro kun malriĉaj knaboj, stratbuboj estis portitaj por ke ili konu muzeon pri scienco. Poste oni demandis ilin pri, inter ĉiuj aĵoj viditaj, kio impresis ilin plej forte, kaj ili respondis ke la maŝino kiu sanĝas homojn: ekzemple, eniras viro, la pordo fermiĝas, kaj post momento eliras virino. Kompreneble estas la plej mirinda maŝino! Estis surprizo por la demandinto, kiel tiuj knaboj vidis lifton unuafoje en siaj vivoj. Pravis Arthur C. Clark kiam li diris ke sufiĉe altnivela teknologio estas nedistingebla disde magio: por tiuj knaboj lifto vidita el ekstere (altnivela teknologio) estis magio por ŝangi homojn.

Etiquetas:

6.2914-75.5361