2006-08-09

Esperantlingvaj vortoj pri Fidel Castro

Mi pensis ke Fidel Castro estas diktatoro, sed trovis ke laŭ mia PIV -represo de la dua eldono-, "diktatoro" estas: Eksterordinara provizora estro de ŝtato, kun absoluta povo. Do, Fidel Castro ne estas diktatoro ĉar li estas neniel "provizora". Eble li estas "aŭtokrato": (laŭ PIV: Absoluta regnestro). Lin ankaŭ karakterizas "nepotismo": (laŭ PIV: Troa uzo de sia povo aŭ influo por havigi postenojn aŭ favorojn al sia parencaro). Kara fraĉjo Raúl. Riĉigu ni nian vortan sortimenton.

Etiquetas:

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

1990 UK en Havano
Prezidento Castro publike deklaris,ke li konsideris sin esti soldato por Esperanto.
Kiel nun fartas nia soldato?
Wolf Bierman skribis kanton:
Soldat' Soldat' en uniform
tradukis Frank Luin
trovebla en Canzoni contro la guerra

8/10/2006 01:25:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Mi aŭdacas fari profetaĵon: la nova Kubo estos alia Ĉinio -- alia komerca diktaturo, nur... iom malpli granda.

Ken

8/10/2006 04:20:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ni do diru : li estas nepotisma aŭtokrato..
Pri la ĉineca estonteco de Kubo... ne malverŝajne!

9/22/2006 11:17:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361