2006-08-14

Teknologia nostalgio

Mi amas teknologian progreson; sed mi amas ankaŭ teknologion mem, de iam ajn, kaj tial mi sentas nostalgion pro malnovaj aparatoj kiuj estis bone dezajnitaj, konstruitaj kun bona kvalito per la tiame haveblaj rimedoj, kaj kiuj efike plenumis siajn celojn, sed kies utila vivo forpasis pro la menciita progreso.

fotilo Rollei A110

Ekzemplo pri tio estas la fotilo Rollei A110, fabrikita en Germanio, "juveleto" kiu -kvankam ne grava teknikaĵo-, al mi donas plezuron kiam miaj manoj sentas ĝian metalan, bone konstruitan korpeton, kun grando (84 x 44 x 30 mm) nur sufiĉa por enhavi 110-formatan kartoĉfilmon. Des pli bonkvalita se oni komparas ĝin kun la plimutlo el samcelaj tiamaj fotiloj, el plasta korpo kaj pli grandaj nenecese.

fotilo Nikon N90s

Saman forpason de ĝia utileco travivas mia fotilo Nikon N90s, kvankam ĝia lenso ankoraŭ eble utilus se en mia -ankaŭa- "progreso" rilate ciferecajn fotilojn mi orientus min al Nikon.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ha! Ankaŭ mi konservas tiajn klasikaĵojn, en mia kazo, radio-aparatojn kaj sonbendigilojn. Mi devus forvendi ilin per eBay (kaj finfine ja devos), sed ...

Ken

8/16/2006 08:36:00 a. m.  
Blogger KONTENTA diris ...

Teknologio progresas char niaj deziroj progresas kaj tiu nostologio ghuste estas nia sento pri niaj antauaj deziroj!

10/04/2006 04:32:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361