2006-09-11

Unueca kohereco: Emo de scienco

Mi ŝatas historion kaj filozofion de scienco. Dum la lastaj tagoj mi relegas iom malnovan sed -por mi- interesan libron: "Más allá de la Física / Atravesando fronteras" (ISBN 8422007045), hispanlingva traduko el "Schritte über Grenzen", verko far Werner Heisenberg publikigita germanlingve en 1971. La unua parto de la libro enhavas skizojn pri la verkoj de Einstein, Planck, Pauli kaj Bohr, el vidpunktoj historia kaj filozofia; sed interesas min speciale la dua parto, kiu temas pri "Fiziko en pli ampleksa kunteksto". Ĉi tie mi trovas ĉapitron pri la abstrakteco en natursciencoj, kies ideoj tuj rememorigis min pri tio kion mi legis en verko "Consilience" (ISBN 0679450777) far Edward O. Wilson. En la teksto far Heisenberg kaj en Konsilienco videblas similan emon al unueco kaj kohereco de leĝoj kiuj helpas nin kompreni la universon. Foje oni legas kritikon pri iu emo aŭ skolo en iu scienca fako, dirantan ke ĝi havas "envion pri fiziko", opiniante ke en la koncerna scienca fako oni ne devas serĉi abstraktecon kaj matematikecon similan al tiu atingita altgrade far Fiziko, sed mi akordas kun Heisenberg ke abstrakteco kaj ĝeneraleco de naturleĝoj, esprimitaj per matematiko, estas mensa ilo kiu permesas al homo fronti la realaĵon kaj kapti interrilatojn en la universo. Por mi la emo al abstrakteco kaj matematikigo estas inda kaj enda celo por ĉiu scienco dum la serĉado por unueca kohereco en nia kompreno pri la universo.

Etiquetas:

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Bonege ke vi mencias tiun libron de Heisenberg! Estante nura laiko mi iam legis partaĵojn, provante kompreni, admirante la pensadon.

Ni aŭdis multon ankaŭ en mia studokampo, la lingvistiko, pri "envio pri fiziko" :)

Restas ĉiam kaj eterne por mi unusola centra demando: kia afero estas la matematiko? La konata problemo, ĉu ne: ĉu matematikaj veroj estas veroj pri la mondo, aŭ veroj pri niaj mensoj, ktp. Mi iom miras, ke tio ne estas pli centra demando en la scienc-filozofio, ol ĝi estas.

Plaĉus al mi legi vian opinion pri tio.

Kun plej varma saluto,

Ken

9/12/2006 07:22:00 a. m.  
Blogger KONTENTA diris ...

estas unua fojo ke mi vizitas vian retnotejon.
Al mi tre placxis kaj plezure mi aldonis vin al mia sxatata retnotaro!

10/03/2006 08:20:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361