2006-11-20

Ŝako: Homo kontraŭ maŝino

Nova, por mi interesa, batalo inter homo kaj maŝino okazos ekde la venonta 25a de novembro ĝis la 5a de decembro. La homo estos Vladimir Kramnik —nuntempe "Klasika" mondĉampiono— kaj la maŝino estos komputilo kun la programo Deep Fritz, verŝajne la plej bona nuntepa ŝakludanta programo.
Eble Kramnik pliboniĝis lastatempe, sed certe oni plibonigis la programon Fritz, speciale danke al tio kion ĝiaj kreintoj kaj disvolvantoj lernis el pasintaj ludoj de sia programo kontraŭ ĉampionoj "homaj".
Mi estos ĉe mia komputilo por atente sekvi la disvolvadon de la ludo per http://80.237.159.97/apache2-default/client3.swf.

Rilataj ligiloj:
http://80.237.159.97/apache2-default/client3.swf ← Matĉoj rigardeblaj
www.rag.de/microsite_chess_com/index.html
www.chessbase.com

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Saluton, Luis Guillermo:
Eble mi jam diris tion al vi, sed, ĉu vi scias ke la unuan meĥanikan ŝakludiston, vere funkciantan, inventis esperantisto?
Jes temas pri "El ajedrecista", de Leonardo Torres Quevedo.

Pri tio mi blogis antaŭ kelkaj semajnoj en:
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/09/cent-jaroj-de-la-teleregilo.htm


(hispane: http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/09/centenario-del-mando-distancia.htm).

Bonan ludadon (aŭ spektadon)!

11/20/2006 05:55:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361