2006-12-05

Fritz venkis sur Kramnik: 4-2

En la ludado pri kiu mi skribis antaŭe, inter Vladimir Kramnik kaj la komputilprogramo Deep Fritz 10, fine venkis la komputilo: El la ses matĉoj, la komputilo venkis en du kaj la ceteraj kvar estis senvenkaj. Nun kaj estontece plejoftiĝas la opinio ke ŝakludo inter maŝino/programo tia kaj homo jam ne estos interesa el vidpunkto de konkurado. Tiaj maŝinoj kaj programoj estas utilaj por ke la homoj lernu plu pri ŝako, praktiku kaj perfektigu sian kapablon por ludoj kontraŭ aliaj homoj. La espero venki tiajn maŝinojn estos pli kaj pli vana. Sed ne malesperu!: Ne finiĝis la estonteco de ŝako. Verŝajne la ludo daŭre altiros la interesiĝon de homoj. Kaj mi akordas kun tio kion skribis raportisto Richard C.S. Kinne, kion mi tradukas el la angla lingvo:
"La homa Tutmonda Ŝaka Ĉampionado daŭros sendamaĝe. Homoj daŭre emociiĝos ĉe la konkurado inter aliaj homoj en tiu-ĉi antikva ludo. Fakte, estas planite ke Kramnik defendos sian titolon en Tutmonda Ĉampionada turniro en Novembro de 2007. Sed en la malantaŭo de nia menso, ni scios nun ke la reala Tutmonda Ĉampiono estas tiu eta skatolo, ĉe la angulo, zumanta dum ĝi analizas la movojn de siaj subranguloj."

Etiquetas:

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Gratulon al la programistoj de Deep Fritz-10, sed ankaŭ eĉ al Kramnik. Kvankam li malvenkis, remisi kvar foje kontraŭ tiu preskaŭ perfekta maŝino estas laŭdinda afero, ĉu ne? Estas iom domaĝe, ke li eraris en la dua partio, en kiu li eble povis esperi venki. Sed tiel iafoje ludas gehomoj.

Kompreneble ŝako ankoraŭ daŭros interese, kiel konkurado inter homoj, aŭ inter maŝinoj. Nuntempe, la ŝakprogramo Rybka furoras en la mondo de ŝakprogramistoj. Laŭ tiuj rezultoj, ĝi estas eĉ pli forta ol la nova Deep Fritz-10 mem. Hydra kun ties speciala ŝaka aparato, estas ankaŭ eble eĉ pli forta. Iom post iom, la programoj pliboniĝas pro novaj ideoj, la aparatoj pli rapidas, la finludaj ŝaktabuloj pliboniĝas, ktp. Estas tre interesa konkurado!

Por konsoli nin gehomojn, restas almenaŭ la ludo goo, en kiu maŝinoj ne jam povas venki kontraŭ homa ludanto. Jen defio por artefarita inteligenteco.

12/06/2006 12:26:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"Tiaj maŝinoj kaj programoj estas utilaj por ke la homoj lernu plu pri ŝako"

Jes, tio estis la konstato de Gary Kasparov, kiu per tiu konstato savis mian personan interesiĝon pri ŝakludado. Dankon pro viaj komentoj pri ĉi tiu plej lasta fascina "interspecia" konkurado!

Ken

12/06/2006 06:27:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Pri tiu ĉi temo mi blogis siatempe, kiam Fritz venkis Kasparovon:

http://bitakoro.blogspot.com/2003/11/akon-en-sako-mi-ne-atas.html

La resuma tezo estas: komputiloj utiligas pli efike la sperton kiun donas la jam luditaj matĉoj per sia monstra memoro, sed tio ne signifas ke komputiloj analizas *per si mem* pli bone ol homo la ludon.

Bv. legi la artikolon, ĉar ĝi tre oportunas en tiu ĉi kunteksto. Ĝi enhavas bildon, kiu malaperis, sed la esenco restas.

12/07/2006 05:54:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon al Dominiko, al Ken kaj al Manolo pro viaj komentarioj. Mi akordas pri ĉio esprimita far vi tri.
Mi ankaŭ opinias ke en la perkomputila ŝako, ankoraŭ estas aliaj vojoj disvolvi programojn bazitaj ne tiom en nombra kalkulpovo sed esplori metodojn similajn al t.n. "Ekspertaj Sistemoj" per kiuj la komputilo povas iel utiligi konceptojn pri la ludo similajn al tiuj utiligitaj far homoj, kaj tiel simuli pli fidele homan rezonadon.
Kaj due, mi ŝatos vidi kion mi supozas estos la plej potenca ŝakludanta komputilo: Kvantuma komputilo kiu povos samtempe kalkuli multajn statojn de la ludo, danke al kvantuma plurstateco (mia traduko por la angla "superposition").

12/07/2006 12:48:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361