2006-11-27

Ĉu komputilo povas "erari"?

Se bonega ŝakludanta maŝino, kiel Deep Fritz, estas venkita far bonega ŝakludanta homo, kiel Vladimir Kramnik, oni diras ke homo estas supera, simple: la ludo de la maŝino ne atingas la nivelon de tiu de la homo. Tamen se la homo estas venkita, oni ĉiam alportas la argumenton ke la homo (kiu estas supera) simple faris "eraron" kiu permesis ke la maŝino venkis.
Ĉu tio ne estas juĝi per du malsamaj mezuriloj la konduton de homo kaj tiun de maŝino, kiam ili faras saman finan taskon, nome "ludi ŝakon"?

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Homoj kaj maŝinoj havas malsamajn ŝakludstilojn. Homoj estas verŝajne ankoraŭ pli bonaj en strategia ludstilo, kaj maŝinoj estas nepre pli bonaj en taktikaj pozicioj. Miaopinie, homoj ludas pli bone ol maŝinoj dum multaj movoj, sed iafoje kaj hazarde, homoj faras erareton, aŭ eĉ eraregon. Nur unu movaĉo sufiĉas por perdi partion. Ŝako ne pardonas eraron ajn. Tial maŝinoj nuntempe verŝajne venkas pli ofte ol homoj. La dua partio inter Deep Fritz kaj Kramnik ŝoke ilustris tion. Kvankam oni povas miri pri la supera strategia stilo de homo, kontraŭ maŝino, kiu komputas po milionoj da movoj en sekundo, oni devas finfine taksi la ludantojn nur per la rezultoj (venko/malvenko/egalvenko) kaj ne per iliaj stiloj.

11/29/2006 03:48:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361