2007-01-16

Daŭra progreso de homoidaj robotoj

Robotoj en U. de Tokio

En multaj laboratorioj tutmonde, de universitatoj kaj kompanioj, esploristoj disvolvas kaj perfektigas homoidajn robotojn. La lasta, jarfina, tiurilata novaĵo en amasinformiloj estis la prezento de plibonigita roboto ASIMO, far —kiel eble vi jam scias— kompanio Honda, en la usona foiro CES (angle: Consumer Electronics Show). Kaj laŭ raporto de informagentejo Kyodo, la pasintan semajnon, en la Universitato de Tokio, oni prezentis "estontecan familian ĉambron", projekto gvidata far profesoro Tomomasa Sato, kie homoidaj robotoj helpas pri ĉiutagaĵoj, kiel servi tason da teo: du robotoj obeis ordonojn de homo por verŝi la teon en la tason kaj por porti ĝin ĝis li.

Roboto en U. de Tokio

Rilata ligilo: — Japana esplorgrupo HRP-2W (en angla lingvo).

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Saluton S-ro Guillermo!

Mi ne povas trovi vian retadreson je via blogpaĝo, tial mi skribas ĉi tiun ĉi tie.

Mi verkas la "Usono" blogojn, en via ligila listo. Vi montras ambaŭ miajn malnovajn kaj miajn novajn retlokojn. Mi ne plu ĝisdatigos la blogon ĉe "usono.blogger.com". Nur "usono.wordpress.com" ĝisdatiĝos (efektive, la adreso http://ttt.usono.net estas la plejbona, ĉar ĝi kondukos vin al la aktuala loko, kaj neŝanĝiĝos se mi transloĝigos la blogon al nova blogkompanio).

Mi ŝatiĝas ke vi ligas al mia blogo. Dankon!

Skatĉjo

1/17/2007 09:57:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ŝanĝo farita laŭ tio, kara Skatĉjo.

1/18/2007 10:22:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361