Jarfino kaj neracieco
Mi skribas nun pensante pri la travivaĵoj de la ĵus pasinta 31a de Decembro de 2006. Mi pritraktos du temojn: Unue, pri la nespeciala graveco de la paso el unu jaro al la sekvanta, kaj due, pri la superstiĉoj rilataj al tiu paso.
La paso al "nova jaro" havas nenion specialan, kiel ankaŭ havas nenion specialan, ekzemple la paso al "nova horo" kiam la horloĝo pasas el montri horon 3:59:59 al 4:0:0; aŭ kiam ni mezuras longon de objekto kaj la mezurilo pasas el 5,99... metroj al 6 metroj: tiu "nova metro" havas nenion specialan kaj tial ni ne festas. Jaro estas simple unuo selektita far la homoj por mezuri tempon, kaj, kvankam ĝi rilatiĝas al unu ĉirkaŭiro de nia planedo ĉirkaŭ la Suno, kiel mezurunuo ĝi estas esence tiel "arbitra" kiel ĉiuj aliaj mezurunuoj kiujn la homoj selektas por mezuri ion -ĉu tempo, ĉu longo, ĉu angulo, ĉu pezo, ĉu temperaturo ktp.- La utilo de "jaro", "monato", kaj ceteraj tempaj mezurunuoj estas por celoj kiel: mezuri daŭron de okazaĵo kaj inter unu okazaĵo kaj alia; kompari daŭrojn; plani agojn; fari ian bilancon pri faritaj kaj ne faritaj agoj; organizi, grupigi kaj disigi faktojn kaj okazaĵojn en la tempa dimensio, alivorte: fari historion.
La fino de jaro estas tempo kiam multaj homoj montras sian neraciecon per la kredo en absurdaj aferoj kaj superstiĉoj, kaj kosekvence, per la faro de stultaĵoj, precipe, laŭ ili diras, por atingi bonan sorton dum la komenciĝonta jaro. Ĉe nia socio multaj virinoj kredas ke se ili uzas flavajn kalsonojn jarfine, tio portos al ili bonan sorton venontjare; multaj homoj kredas ke se ili rondiras kun valizoj, iliaj eblecoj de vojaĝoj venontjare pligrandiĝos; multaj aliaj kredas ke se ili manĝas vinberojn ...; multaj kredas ke se ili verŝas kafpulvoron tra la domo ... Kaj multaj aliaj stultaĵoj rilataj al transiro el pasinta al nova jaro. La profitantoj el tiuj stultaj kredoj estas la fabrikistoj kaj komercistoj kiuj kontentigas tian neraciecon: Laŭ artikolo de priekonomia ĵurnalo kolombia, ekzemple en iu vendejo Carrefour, dum unu sola tago oni vendas 8.000 flavajn kalsonojn.
La simpla frazo "Feliĉan novan jaron" pensigas min: Se oni povas deziri feliĉecon por la tuta estonta tempo, kial limigi tiun deziron nur ĝis la 31a de Decembro de 2007?, Ĉu al la deziranto ne gravas se la pridezirato havos malfeliĉigan katastrofon la unuan de Januaro de 2008?. (parenteze aliteme: Similan penson mi havas kiam en preĝejo oni petas al Dio ĉion bonan por niaj familioj, por nia lando, por la malriĉuloj, ktp. ktp. Mi pensas: Se Dio estas ĉiopova, kial limigi nian peton por specifa grupo de homoj aŭ estaĵoj?, kial ne peti unufoje por la bono de ĉiuj homoj, eĉ de ĉiuj estaĵoj, kaj por la tuta estonta tempo?)
4 Komentoj:
La elekto jaron kiel tempunuon estas malpli kaprica ol tio kio trafluas el la legado vian artikolon. En epoko kiam homoj vivadis tre atentaj al la produktoj kiujn ili plukadis el la tero, la sezon-ciklo estis treege grava. Kaj ĝuste la ŝanĝon de la sezon-ciklo signas la tempunuo "jaro".
Tamen tio ne malvalidigas vian argumentadon pri supersticoj cirkaŭ la (kaprica) momento de la transjariĝo.
En mia lando, la superstico efikas per la ruĝaj kalsonoj, anstataŭ la flavaj ;-)
Kion vi pensas pri la "Monda Kalendaro"?
En la angla Vikipedio: World calendar
Mi ne ŝatas la ideon de World Calendar pro kialoj kiujn mi baldaŭ priskribos en mia propra blogo.
Mi atentigas ke mi jam publikigis plurajn artikolojn pri reformo de kalendaro:
Kalendaro, reformo kaj esperantistoj
Porĉiama kalendaro
Pli pri IFK
Mi invitas al legado.
La problemo estas solvita de mi.
https://upload.jappix.com/store/share/sancxjo@jappix.com/c74780a6e732884e7791e55f556699c87f2161cc.png
Publicar un comentario
<< Home