2006-12-21

Rekomendinda utilaĵo

Mi kaj mia edzino kutimas skribi, en kalendaro kiu posedas spaceton por ĉiu tago, la planojn por kelkaj taskoj (ekzemple: la daton kiam ni devas pagi ion, aŭ fari iun demarŝon, ktp.). Ni ne aĉetas komercajn kalendarojn tiajn ĉar danke al fratino de mia edzino ni ĉiujare atingas reklamhavan kalendaron donacita kiel publicaĵo de iu ajn komerca kompanio. Tamen, por 2007 ni ankoraŭ ne ricevis kalendaron. Aldone mi ankaŭ deziras pretigi similan kalendaron por plani mian instruadan laboron por 2007. Do, mi serĉis en la reto kaj trovis simplan utilan servon, kiu permesas tuj atingi tiajn kalendarojn senpage, en presebla formo PDF:
PDFCalendar
Vi povas agordi kelkajn karakterizaĵojn de la kalendaro (kiom da semajnoj en ĉiu paĝo, ĉu horizontala ĉu vertikala paĝo, longo kaj larĝo de la paĝo, ktp.), kaj selekti la lingvon por titoloj de tagoj kaj monatoj el lingvoj: Angla, Hispana, Franca, Portugala aŭ Germana. Por mi, tio estas sufiĉe utila, kaj eble por kelkaj legantoj de tiu-ĉi blogo ankaŭ estos utilaj tiaj kalendaroj.

Etiquetas:

6.2914-75.5361