2007-01-12

Akademioj de Hispana Lingvo en mia urbo

Mia urbo, Medellín (Medeĝino), estos la sidejo de la 13a Kongreso de la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo. Tio okazos inter la 21a kaj 24a de Marto, kiam oni atendas la ĉeeston de proksimume 100 akademianoj el pluraj landoj. Samtempe okazos ankaŭ kunsido de la prihispanlingva Instituto Cervantes kun reprezentantoj de universitatoj kaj aliaj organizaĵoj el hispanparolantaj landoj, por aprobi internacian atestilon pri scipovo de hispana lingvo, nomata hispane "Sistema Internacional de Certificación del Español" SICE aŭ "Sistema Internacional de Certificación del Español como Lengua Extranjera", SICELE. La kongreso ankaŭ estos rimarkinda ĉar tie oni esperas oficiale aprobi la novan Gramatikon de la Hispana Lingvo: "Gramática de la Lengua Española". Ankaŭ ĉi-jare, tuj poste, okazos en mia lando la 4a Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo, tio en la marborda urbo Kartageno inter la 26a kaj 29a de marto. La slogano de tiu-ĉi kongreso estas "Nuneco kaj estonteco de la Hispana lingvo: Unueco en la diverseco".

Aktualigo afiŝita la 30an de Marto de 2007: Mi invitas vin legi rilatan artikolon en RAPORTO.INFO: Kvara Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo.

6.2914-75.5361