2008-02-14

Mia venonta prelego: La matematika vero kaj Gödel

Unua bildo de la prelego

Se vi estas ofta leganto de mia blogo, eble vi scias ke mi prelegis lastatempe en la Planetario de mia urbo, por ĝenerala publiko, kadre de sciencpopulariga misio de la Planetario.
Mi jam skribis tie-ĉi pri miaj lastaj prelegoj kies temoj estis Richard Feynman (2007.08.02) kaj Albert Einstein (2007.09.11).
Nu, mi nun ekprenis similan taskon sed eble iome pli malfacila, temas pri prelego pri Kurt Gödel ("Godelo"), kiun mi faros —laŭplanite— la venontan 25an de Marto. Kaj mi konsideras ĝin pli malfacila ĉar, kvankam Relativeco (plej karakteriza temo okaze de Einstein), kaj Konduto de Lumo (karakteriza temo okaze de Feynman), estas neniel facilaj por kompreni kaj iele komprenigi aŭskultantojn, tiuj temoj rilatas al fizikaj fenomenoj, almenaŭ "imageblaj" por iu homo. Tamen, la karakteriza verko de Godelo disvolviĝas en la abstrakta mondo de Logiko, Matematiko, kaj eĉ Metamatematiko kaj Metalogiko.
Okaze de la 100 jaroj post lia naskiĝo, mi jam antaŭe —la trian de marto de 2006— blogis pri Gödel.
Poste, la 17an de Aprilo, mi prelegos pri la esplorado de la spaco kaj la planedoj pere de robotaj aŭ senhomaj spacŝipoj.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Blogger Unknown diris ...

Interesa temo. Mi konas Godel de mia studo, artefarita inteligento. Mi multe legis pri li en filozofiaj tekstoj; sed por mi la demando persistas: ĉu lia tezo de nekompleteco gravas por homa inteligento? Mi kredas ke ne.

3/13/2008 09:14:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361