2008-01-21

Mia lukto kontraŭ viruso AMVA (amvo.exe)

amvo.exeMi ĵus finis plurhoran lukton kontraŭ viruso AMVA, kies ĉefa dosiero estas amvo.exe. Ĝi verŝajne enmetiĝis en mian komputilon el memorilo USB.
Laŭ mi komprenas, kaj laŭ mia travivaĵo kun ĝi, ŝajnas ke tiu-ĉi viruso ne estas tro danĝera, sed ĝi estas nova, kaj tro sinkaŝema, karakterizaĵoj kiuj kaŭzas ke mia (senpaga) kontrauvirusa programo AVAST ne malkovris ĝin, kaj —laŭ mi legis en la reto— ĝenerale pluraj "bonaj" kontrauvirusaj programoj ankoraŭ ne trovas nek forigas ĝin. Kaj imagu!: ĝi ne nur kaŝiĝas, sed senefikigas la agordilon "montru kaŝitajn dosierojn" de la fenestroj de Vindozo!. Tial ne eblas vidi ke ĝi estas en la disko.

Do, la solvo estas: forigi ĝin "mane". Feliĉe mi trovis la procedon hispanlingvan en:
http://www.bloodzone.net/forums/showthread.php?p=539677
Far kontribuinto kurtcastle.
La "mana" procedo bezonis elŝuti kaj utiligi orde tri programetojn:
RegCleaner
KillBox
RegUnlocker
Krom la dosiero amvo.exe, kiu sin metas kaŝita en dosierujo de Vindozo XP:
sistemdisko:\windows\system32\
La viruso havas/kreas aliajn dosierojn kiujn oni devas forigi, ekzemple: amvo0.dll, amvo1.dll, xn1i9.com, kaj xfoolavp.com, (kvankam mi ne trovis ĉi-lastan dosieron).

Feliĉe, post plurhora lukto ĉi-matene: Serĉado en la reto, elŝutado de tri programetoj kaj obeo al la procedo, ŝajnas ke mi sukcesis forigi tiun viruson!

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Brave! Ankaŭ mi lastatempe trafis similan problemon.

Tre ofte okazas al mi jene: mia kontraŭvirusa softvaro (Sophos) anoncas viruson. Mi skanas la komputilon kaj kvarantenigas la virushavajn dosierojn. Tiam mi devas decidi, ĉu eksigi tiujn dosierojn. Mi neniam scias, kio estas tiuj dosieroj, nek kion ili faras.

Ĝis nun mi fermas la okulojn kaj klakas "eksigu". Kaj mia komputilo ankoraŭ funkcias tute bone.

Restas tamen nervozeco, ĉu mi agas ĝuste.

Ken

1/25/2008 07:25:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361