2007-12-08

Citaĵoj por pensigi aŭ ridetigi [1]

"Kion la mondo bezonas estas pli da geniuloj kun humileco, ni estas tro malmultaj"
— Oscar Levant

"Kiam mi havas iom da mono, mi aĉetas librojn. Se restas iom, mi aĉetas manĝaĵojn kaj vestaĵojn"
— Erasmo el Roterdamo

"Problemo pri lukti por homa libero estas ke vi devas elspezi multon da via vivo defendante fivirinidojn"
— H.L. Mencken

"Iu ajn sufiĉe altnivela teknologio estas nedistingebla disde magio"
— Arthur C. Clarke

"Idealan mondon mi lasas kiel ekzerco por la leganto"
— Paul Graham, en "On Lisp", 8.1

"Ni formas nian ilaron, poste niaj iloj formas nin"
— Marshall McLuhan

"Hundoj ne bojas al haltintaj aŭtomobiloj"
— John Hinchliff

Leĝo de Stigler (Stephen Stigler) pri alinomado:
"Neniu leĝo, teoremo, principo aŭ fenomeno estas baptita kun la nomo de ĝia originala malkovrinto"
— Stigler klarigis ke tiun leĝon malkovris Robert K. Merton

"Plej bona maniero malkovri kiel funcias iu ajn teknologio estas ĝin rigardi kiam ĝi paneas"
— sennomulo

"Ni ne havas absolutan certecon pri io ajn, nek eĉ pri tiu-ĉi aserto"
— sennomulo

"La vivo estas malsano mortiga de seksa pasigo"
— Willy Rozenbaum kaj Jean-Daniel Baltassat

"Se homoj ne kredas ke matematiko estas simpla, tio estas nur ĉar ili ne rimarkas kiom komplika estas la vivo"
— John von Neumann

"Morto estas nur unu el la multaj manieroj kiel oni povas perdi la vivon"
— Alvah Simon

"Nenio estas pli interfaka ol la nescio"
— Luis Guillermo Restrepo Rivas

Etiquetas: ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Elstaraj elektoj! Kaj la plej bona estas la via.

Tamen "seksa pasigo"...? Ĉu eble "pasio"?

Ken

12/08/2007 07:21:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, kara Ken. Mi kolektadas pliajn (tial mi metis numeron [1] ĉar eble mi afiŝos pli da ili en estontaj blogoj).
Rilate la mian, ĉu estus alia pli bona traduko esperanta? (hispane:"No hay algo más interdisciplinario que la ignorancia", angle:"There is nothing more interdisciplinary than ignorance". "Disciplino" kaj "ignorado" havas aliajn signifojn en Esperanto).
Rilate vian demandon —se ĝi ne estas spritaĵo via: temas pri "pasigo" aŭ transigo de la "malsano" el unu "paciento" al alia (kiel AIDOSO).

12/09/2007 11:14:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"Rilate la mian..." Laŭ mi via traduko estas senmanka. Pri la alia, bone; nun mi komprenas! (Ne estis spritaĵo...)

Ken

12/10/2007 07:06:00 a. m.  
Anonymous elias diris ...

mi ĵus malkovris vian blogon, kaj ŝajnas al mi ke ĝi estas unu el la plej bonaj esperantaj paĝaroj. ĉu eble vi povas diri al mi la adreson de iu ajn paĝaro pri esperanta humuro?
Antaŭan dankon
Elias, el Valencio, Hispanio

4/02/2009 10:05:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361