2007-11-15

Kelkaj libroj kiujn mi ŝatus legi

Kelkajn jarojn antaŭe mi aĉetis librojn el eldonejo World Scientific (WSPC) de Singapuro, kaj ankoraŭ mi restas en ĝiaj korespondaj listoj por ricevi informojn per elektronoj kaj per atomoj (retpoŝto kaj paperpoŝto) pri novaj eldonaĵoj.
Hieraŭ mi ricevis faldfolion pri 6-voluma libro-serio, eldonita far WSPC kune kun Imperial College Press, titolita anglalingve "Candid Science" (kion mi tradukas Esperanten kiel: "Sincera Scienco"), kiu estas kolekto de konversacioj aŭ intervjuoj kun famaj sciencistoj: kemiistoj, medicinistoj, fizikistoj kaj aliaj. Entute, proksimume 3900 paĝoj!.
Nu, por homo kia mi —kiu ĝuas legadon pri scienco, ĝia historio kaj disvolvo— tiu kolekto aspektas interesega, ĉar ĝi rivelas personajn opiniojn valorajn kaj travivaĵojn de homoj engaĝiĝintaj en scienca laborado. Bedaŭrinde mi nur povas sonĝi, ĉar nun mi ne havas monon por aĉeti eĉ unu el tiuj libroj :(

Etiquetas:

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

John Horgan, scienc-ĵurnalisto, verkis antaŭ kelkaj jaroj _The End of Science_. Nepre vi ĝuus ĝin, ne tiom pro ĝia tezo, kiom pro ĝiaj multaj intervjuoj kun la plej elstaraj teoriistoj en la fiziko kaj la kosmologio. (Laŭ mia reago, la humoro de la intervjuatoj estis preskaŭ uniforme pesimisma; sed por certigi tion mi devus ĝin rigardi eble duafoje.)

Ken

11/15/2007 06:56:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kara amiko, kion fari, post emeritiĝo nek mi povas al si permesi pli ol plej necesajn aferojn kaj aĵojn. Ĝis la!

11/17/2007 06:56:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361