2007-09-19

Robotika Olimpiko 2007

Kiel jam estas plurjara "kutimo", la organizantoj de la Robotika Olimpiko A+D, ankaŭ ĉi-jare invitis min por esti unu el la juĝantoj en la konkurso de robotetoj.
Unue la organizantoj planis -kaj eĉ publike anoncis- fari la konkurson en la nova priscienca muzeo Parque Explora [pr: parke eksplora] kiun oni konstruas nun en mia urbo, kaj kies aspekton mi montras ĉi-malsupre. Sed bedaŭrinde la konstruaĵo ankoraŭ ne estos preta por la dato de la konkurso, la 6a de oktobro; do, la konkurso okazos en la sportejo de la universitato.

Ekde la jaro 2004 mi blogis plurjoje pri tiuj konkursoj, jen, laŭ-date el pli malnova ĝis lasta blogaĵo:
20041203: Morgaŭ: Robotika konkurso
20041204: Robotika Olimpiko: Unua tago
20041205: Robotika Olimpiko: Dua tago
20041206: Ĵurnala novaĵo pri la robotika konkurso
20050704: Denove mi estos juĝanto pri konkurantaj robotoj
20050806: Robotika Olimpiko A+D 2005, 1a tago
20050807: Robotika Olimpiko A+D 2005, 2a tago
20060722: Juĝado pri robotetoj
20060731: Okazis la Robotika Olimpiko A+D 2006

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361