2007-07-19

Solvita la Damludo

Nun estis publikigita en revuo Science, post preskaŭ tri monatoj ekde la atingo en aprilo 29a, la fakto ke esploristoj en Kanado "solvis" la strategian ludon Damludo (usona varianto, mi supozas), per la perfektigo de komputila programo kiu neniam povas malvenki: ĝi faras la plejbonan respondmovon en ĉiu el la -proksimume- 5x1020 statoj de la ludtabulo.

Oficiala retejo de la projekto Chinook:
http://www.cs.ualberta.ca/~chinook/

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

[...] "solvis" la strategian ludon Damludo (usona varianto, mi supozas)

Jes, vi gxuste supozas (usona aux angla varianto). La internacia versio de damludo (10x10) estas ege pli kompleksa, kaj ne jam solvita. La angla vikipedio havas artikolon, kiu donas komplekson de kelkaj ludoj, kaj alian interesan artikolon, kiu listigas solvitajn ludojn. La angla damludo estas gxis nun la pli kompleksa ludo solvita.

7/28/2007 12:13:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361