2007-06-11

Retumilo "Safari" por Vindozo

Mia unua persona komputilo estis Commodore 64. Mi ankaŭ uzis iomete etan nigran komputilon ZX81 de la angla entrepreno Sinclair kiun amiko posedis. Poste mi fariĝis "makintoŝano", kaj posedis tri modelojn de komputiloj Makintoŝo, unu post alia, kiel mi jam rakontis. Nur plurajn jarojn poste mi "falis" en la Vindozajn komputilojn. Do, kiel ankoraŭ "makintoŝema" en animo, mi nun ekprovos la retumilon Safari de Apple kiu ĵus aperis ankaŭ por Vindozo. Oni povas atingi ĝin el: http://www.apple.com/safari/. Ĝis nun, mia preferata retumilo estas "Firefox" kaj mi evitas la uzon de "Explorer".

Aktualigo afiŝita la 12an de Junio de 2007: Mi nun raportas ke bedaŭrinde la programo Safari, en mia XP-sistemo misfunkcias: Ne aperas tekstoj de menuoj (nur aperas la bildoj), ĝi ne permesas ke oni skribu adresojn de paĝojn, subite montras erar-mesaĝon kaj finiĝas. Malbone!, kiam mi esperis bonan funkciadon ...

Aktualigo afiŝita la 25an de Junio de 2007: Nu, ĵus mi legis pri nova versio: 3.0.2, kiu, krom korekti kelkajn sekurecajn fuŝaĵojn, versajne ne havos la problemojn pri kiuj mi raportis, laŭ artikolo en iTWire, ekzemple: finiĝo kiam oni intencas tajpi tekston... Mi provos tiun-ĉi version.

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi ne trovis unusolan krozilon, kiu ideale funkcias por ĉiuj taskoj. Ŝajne multaj homoj ne scias, ke tute senĝene eblas ruli plurajn krozilojn samtempe, kun malsamaj agordoj. Kiam unu miskondutas, tre ofte alia servas.

Ken

6/12/2007 05:41:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361