Post skribado de mia lasta blogaĵo pri la infaneska roboteto CB2, mi ekkonis pri la ekzisto de alia: temas pri "Kaspar", kies celo estas studi precipe la gestan interagon inter homo kaj roboto, speciale kun infanoj. La nomo korespondas al komencliteroj de angla frazo: "Kinesics And Synchronisation in Personal Assistant Robotics", kaj pri la projekto vi povas legi (anglalingve) en retejo de la Universitato de Hertfordshire: http://kaspar.feis.herts.ac.uk/ Tie estas video (de proksimume 17MB): http://kaspar.feis.herts.ac.uk/video/Kaspar.mpg Kiam mi skribas "simpla" en la titolo, mi koncernas gian inteligentecon, kompare -ekzemple- kun Asimo.
Tio estas interesa. Tamen unu problemo, kiun mi opinias ke tia afero havas estas etika: se oni kreus inteligentan roboton, ĉu ĝi havus liberan volon aŭ ne? Se ne, kian etikan pravigon kaj rezulton tio havus?
1 Komentoj:

Publicar un comentario
<< Home