2007-04-12

46 Jaroj de homa spacveturo

Juri A. Gagarin Mi ĉiam ĝojas trovante novajn blogojn en La Internacia Lingvo, kaj metante ligojn al ili en mia blogo. Nu, tio okazis kiam mi ĵus trovis La Spacon de Svetlana: Ridetu kaj Lernu!, kun la kroma ŝato mia pri la temo de ŝia lasta blogaĵo: memorigo pri rimarkinda fakto en historio de tekniko. Jen: la spaca flugo de Jurij Alekseeviĉ Gagarin, la 12an de aprilo de 1961. La foto kiun mi montras estas prenita el mia eta kaj malnova Soveta Enciklopedio pri Kosmonaŭtiko, kiun mi menciis ankaŭ en alia blogaĵo. Bedaŭrinde, li mortis la 27an de marto de 1968 en avidila akcidento dum trejnoflugo. Post li, la dua kosmoveturanto estis German Stepanoviĉ Titov (filo de esperantisto Stepan Titov) kiu flugis inter la 6a kaj 7a de augŭsto de 1961; lia flugo daŭris 25 horojn kun pli ol 17 rondiroj ĉirkaŭ nia planedo. Restu en nia memoro tiuj pioniroj.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Jes, li estas tre memorinda. Tre charmita de la beleco de spaco, sed char li ighis nacia simbolo, lin malpermesitis revidi ghin.

4/13/2007 01:18:00 a. m.  
Blogger Jorge Luis diris ...

Kiel pli ol kvindekjarulo, mi certe rememoras la faman Gagarin kaj la fantaziojn kiujn lia vojaĝo al spaco naskigis en menso de infano.

Mi ankaŭ invitas vin legi mian novan blogon (tute en esperanto), ĉe:
http://detiam.blogspot.com/.

Koran saluton!

5/06/2007 02:50:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361