2007-04-05

"A" estis por "usona", nun por "antaŭeniro"

AAAI Dum la pretigado de mia lasta prelego pri A.I. prezentita la 3an de aprilo, estis por mi novaĵo trovi ke la AAAI, "Amerika Asocio por Artefarita Inteligenteco" (kie "amerika" signifis "usona") ĵus la 1an de aprilo ŝanĝis sian nomon, sed ne sian mallongigon, al "Asocio por la Antaŭeniro de Artefarita Inteligenteco". Vere, tiu asocio —de kiu mi mem estis membro ekde 1983 ĝis 1989— jam estis sufiĉe "internacia", kaj do la nova nomo estas tute taŭga.

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

La problemo ĉiam kaj daŭre estas, ke en la angla ne ekzistas vortoj por 'usona' kaj 'usonano'.

Ken

4/06/2007 03:53:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361