2007-04-01

La venontan mardon mi prelegos

Planetario de MedellínLa venontan mardon, 3a de aprilo, mi prelegos por ĝenerala publiko pri Artefarita Inteligenteco, je la 6:30 ptm. en salono de la loka urba planetario. La plena oficiala nomo de la loko estas: Planetario de Medellín, Jesús Emilio Ramírez González, honore al elstara kolombia pastro katolika, geofizikisto, sismologiisto kaj profesoro, naskita en 1904 kaj mortinta en 1981. Kvankam la dato de la prelego ne estas tre bona ĉar multaj homoj ferias ekster la urbo pro la t. n. "sankta semajno" katolika, mi esperas ke kelkaj interesiĝantoj pri la temo ĉeestos. Eble mi ankaŭ raportos ion post la prelego.

Aktualigo afiŝita la 4an de aprilo de 2007: Kiel mi kaj la direktoro de la planetario antaŭkalkulis, ne ĉeestis multaj homoj al la prelego. Krom la dato en "sankta semajno" pri kiu me skribis, alia malhelpa kialo estas ke nuntempe la urba administracio faras laborojn rompante ĉiujn ŝoseojn ĉirkaŭ la planetario, kaj tial presakaŭ ne estas lokoj por parki veturilojn, kio malfaciligas la aliron por homoj kiuj venas en siaj aŭtomobiloj. Nu, malgraŭ ĉio, proksimume 35 homoj (okulkalkule) ĉeestis. Post la prelego, unu el la ĉeestantoj, amiko inĝeniero Dario Valencia Restrepo invitis min kaj la direktoron de la planetario, Gabriel Jaime Gómez Carder, por trinki vinon ĉe Kafejo de Otraparte. Tie ni havis agrablan babiladon pri kulturaj aferoj, ĝis preskaŭ la 11a ptm. (Tiun-ĉi novan kafejon fondis kaj administras Korporacio Fernando González kiu konservas kaj disvastigas la memoron kaj verkaron de la kolombia filozofo Fernando González Ochoa).

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361