2007-03-16

Raporteto pri prelego pri la hispana lingvo

Jorge UrrutiaKiel mi skribis antaŭe, en mia lando okazos ĉi-jare la 4a Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo, kaj en mia urbo la 13a Kongreso de la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo. Do, prepare al tio, okazas en la urbo multaj kulturaj kaj precipe prilingvaj eventoj. Inter tiuj, la vendredon 16an de marto estis prelego far S-ro Jorge Urrutia Gómez, Akademia Direktoro de la hispana Instituto Cervantes, en la Universitato Pontifika Bolivarana, evento al kiu mi ĉeestis. La titolo de la prelego estis "Ĉeesto kaj estonteco de la hispana lingvo". Por mi, la prelego estis interesa, kaj pensante kiel esperantisto, mi kredas ke kelkaj el la ideoj traktitaj pri la disvastigo de la hispana lingvo kaj ĝiaj defioj alfrontataj, aplikeblas ankaŭ al la disvastigo de Esperanto kaj ĝiaj defioj alfrontataj.

S-ro Urrutia parolis precipe pri jenaj temoj:
  1. La graveco ekonomia de la lingvorilataj industrioj. Ili atingas, ekzemple, 15 procenton el la Malneta Nacia Produkto en Hispanio. La kvantoj por aliaj hispanparolantaj landoj estos kalkulataj en studo de lia instituto.
  2. La kreskanta graveco de la hispanparolanta popolo de Usono, nombre, kulture kaj politike. Kun speciala rimarko pri la lingvokonservema karaktero de la hispanparolantaj enmigrintoj: konservemo tra pluraj generacioj, kompare kun la pli rapida perdo de la gepatra lingvo ĉe alilingvaj enmigrintaj komunumoj en kiuj en la tria aŭ kvara generacio malmultegaj parolas tian lingvon hejme aŭ regule.
  3. La kreskanta interesiĝo de alilingvanoj por lerni la hispanan.
  4. La neceso de plia disvolvado de sciencaj kaj teknikaj terminaroj, kaj la graveco de ties unueco, ĉar tre ofte okazas ke ekzemple termino naskita en la angla lingvo estas tradukita per du, tri, aŭ eĉ pli da hispanaj terminoj. Por atingi la unuecon dezirindan necesas pli da reguliga laboro fare de fakuloj. (mi donas ekzemplon: La angla "fuzzy logic" estas tradukata almenaŭ en du formoj hispanlingve: "lógica borrosa" kaj "lógica difusa").
  5. Kultura problemo: manko de sufiĉa memfido pri la eksterordinara riĉeco, kapablo kaj taŭgeco de la hispana lingvo por esprimi ĉion: speco de "paranojeto" kiu igas hispanparolantojn emi uzi anglan esprimon (ekzemple por scienca verkado aŭ por komerca nomo) anstataŭ fieri pri la kapablo de sia denaska lingvo kaj konsekvence UZI ĜIN. [Mi pensas ke tiu-ĉi rimarko aplikeblas al nia esperantlingva komunumo rilate nian karan Internacian Lingvon].

Aktualigo afiŝita la 30an de Marto de 2007: Mi invitas vin legi rilatan artikolon en RAPORTO.INFO: Kvara Internacia Kongreso de la Hispana Lingvo.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Pri punkto 5 ("UZI ĜIN") mi ne povis ne rimarki, ke la defaŭlta hejmpaĝo de D-ro Urrutia estas en la angla.

(http://www.matem.unam.mx/~urrutia/)

Ken

3/18/2007 12:44:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ne, kara Ken. Tiu pri kiu vi diras estas samnomulo, sed meksika kaj kiu ne laboras pri lingvoj sed pri matematiko. La hispana ulo estas alia, kies fako ja estas lingvo kaj literaturo:
http://moscu.cervantes.es/Biblioteca/autores/urrutia/urrutia.htm
Tie estas informoj en hispana kaj rusa lingvoj.

Luis.

3/18/2007 01:43:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

A ha! Mi do tre fuŝis; pardonu.

Ken

3/18/2007 09:20:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361