2007-05-26

Ostaĝigita denaske

Unu el la plej abomenindaj agoj de la ostaĝiganta, terorisma kaj narkotŝakranta grupo "FARC" en Kolombio, estas havi ostaĝigita denaske filon de alia ostaĝo, sinjorino Clara Rojas. La infaneton, naskita en kaptiteco jam tri jarojn antaŭe, kaj kies patrino estas ostaĝigita ekde la 23a de februaro de 2002 (jam dum pli ol 5 jaroj!) kune kun sinjorino Ingrid Betancourt, oni konas per la nomo EmanuelEnmanuel. Tiutempe S-ino Betancourt estis kandidatino por la nacia prezidenteco, kaj la advokatino Rojas oficis kiel direktorino de tiucela kampanjo. La patro de la infano estas membro de la krima grupo kiu havas centojn da ostaĝoj.
La eta ostaĝo estas devigata, far la krimuloj, vivi aparte de sia patrino, kaj nur foje lin portas momente por ke ŝi vidu lin.
La lastaj detaloj pri la situacio de sinjorinoj Betancourt, Rojas kaj la infano estas konitaj danke al policisto John Frank Pinchao kiu mem estis ostaĝo de la krima grupo dum preskaŭ 9 jaroj ĝis la pasinta 28a de aprilo, kiam li sukcesis eskapi el tiu longega kaptiteco.
Per la sekvanta ligilo vi povas aŭdi kaj vidi etan priskribon, kompreneble en hispana lingvo, farita de la liberiĝinta policisto, pri iom da la hitlereska krueleco kiun la krimuloj havas por siaj multnombraj ostaĝoj: video

Etiquetas:

6.2914-75.5361