2007-05-21

Finfine la anekdotaro libroforme

ISBN-13: 9789589784426

Kiel mi skribis en blogaĵo de junio de 2005: Anekdotoj el laborejo, mi partoprenis en grupo ("eldona komitato") kiu kolektis kaj selektis anekdotojn el kompanio kie mi laboris, cele publikigi libron kun kolekto de tiuj labor-rilataj anekdotoj, kiel parto el celebro de 50 jaroj de la kompanio. Kvankam bedaŭrinde mi ne povis resti en la grupo ĝis la fino de la tasko, tamen, unu el la grupkunuloj afable donacis al mi ekzempleron de la 190-paĝa libro [Anecdotario Empresas Públicas de Medellín 50 Años, ISBN-13: 9789589784426] publikigita en decembro de 2006 far la Sindikato de Profesiuloj de Entreprenoj de Publikaj Servoj.
Oni povas konsideri ke estis ankaŭ "anekdoto" la fakto ke oni faris konkurson por elekti titolon por la libro, kaj kompreneble pluraj homoj liberigis siajn imagpovojn por inventi titolojn, sed fine, la konkurson gajnis la plej simpla kaj evidenta titolo: "Anekdotaro" !
Nun mi ne tradukos anekdotojn. Se vi ne legis jam la ĉi-supre menciita antaŭan blogaĵon, mi rekomendas legi tie sep etajn anekdotojn kiujn mi tradukis tiam.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361