2007-05-20

Nova dika libro

Pasis longa tempo ekde kiam lastfoje mi skribis pri libroj. La lasta jaŭdo mi ne povis kontraŭstari la emon "peki" aĉetante dikan libron. Temas pri "El camino a la realidad", hispanlingva traduko de "The road to reality", far la fizikmatematikisto Roger Penrose. Mi posedas alian libron far li: "The Emperor's New Mind", kiun mi ne ŝatis ĉar tie li verŝajne argumentas kontraŭ la ebleco de Artefarita Inteligenteco, sed tiu libro iras tro tro longe tra fizikaj kaj matematikaj aferoj por argumenti tion, mi vere ne povis kapti lian tro ted-pezan argumentadon kaj daŭras mi kredante ke se "natura" inteligenteco ekzistas, tio sufiĉas por la ebleco ke "artefarita" ankaŭ ekzistu. Tamen, la nova libro, post foliumado, ŝajnis utila al mi rilate ĝian matematikan enhavon, ĉar ĝi pritraktas tiajn aferojn pri kiuj mi volas lerni plu. Tuj post la aĉeto, mi legis la komentariojn pri tiu libro far legantoj en Amazon.com, kaj ili estas plejparte laŭdajn. Kelkaj kritikoj temas pri la penspozicio kontraŭa de Penrose rilate teoriojn plimalpli akceptataj far la plimulto da fizikistoj, kiel Kordoteorio kaj Kosma Inflacio. Tamen, por mia celo lerni pli da matematiko, la libro utilos.

Etiquetas: , , , ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi tute ne sciis, ke Penrose malakceptas la kosman inflacion. Tio estas interesa! Pri la kordoteorio mi aŭskultis per britaj podkastoj interesajn atakojn de Smolin kaj Woit (sed la kordteoriistoj ankaŭ tre lerte defendis sin).

Dankon ankoraŭ pro viaj tre informivaj blogaĵoj.

Ken

5/21/2007 09:57:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361