2007-06-02

Infaneska homoida roboto

El la unuaj temoj pri kiuj mi raportis en tiu-ĉi blogo estis la homoidaj robotoj, pri kiuj mi havas specialan intereson. Jen: ligilo al listo de antaŭaj artikoloj.
Sed pri tiu-ĉi temo, lastatempe mi ne kaptis rimarkindajn novaĵojn kiuj estu priblogindaj miatakse. Sed nun, pere de japana ĵurnalo Ĵomiuri Ŝimbun, mi ekkonis ke la Japana Scienca kaj Teknologia Agentejo prezentis hieraŭ al ĵurnalistoj sian infanaspektan roboton CB2, kiu estas 1.3 metrojn alta, kaj pezas 33 kilogramojn. La nova infano roboto enhavas 51 movigilojn kaj utiligas kunpremitan aeron, kio kapabligas ĝin por fari kompleksajn movojn milde. En sia fleksebla griza haŭto, CB2 havas 200 tuŝajn sentilojn.

Longan vivon kaj intelektan progreson por la ĵusnaskito kaj ĝiaj eventualaj gefratoj!

Jen du videoj el japana televido pri CB2, per YouTube:

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Blogger Animdeziro diris ...

Agrrrrrrrrrrrrr!!!

Gxi nauxzas al mi!

:-S

6/07/2007 06:39:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ja, vi ne estas sola kun tia sento, en iuj retpaĝoj oni uzis la anglan adjektivon "creepy" por tiu-ĉi roboto.

6/07/2007 05:51:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361