2007-06-10

Libro "La privilegio esti fizikisto"

Estas bone ke mi finis la instruadon de la unua jarduono en la universitatoj, kaj tial mi havas iom pli da tempo por legi kaj por blogi, antaŭ ol komenci la taskojn de la dua jarduono. Do, ne estas hazarde ke tiuj du agoj —legi kaj blogi— reflektiĝas ĉi-tempe en miaj pli oftaj blogaĵoj pri libroj kaj legado. Mi havas kelkajn librojn en vico por esti priskribataj.
Du semajnojn antaŭe, kiam mi prunteprenis el biblioteko biografion pri Richard Feynman, por pretigi estontan prelegon, mi ne povis rezisti la "tenton" pruntepreni ankaŭ la anglalingvan verkon "The privilege of being a physicist" ("la privilegio esti fizikisto", ISBN 0716719827) far Victor Weisskopf, kio estas kolekto de eseoj kun iom simila karaktero al tiuj de la verko de Werner Heisenberg kiun mi menciis en alia blogaĵo. Koincide mi trovis ke Heisenberg mem estas la temo de la 12-a ĉapitro de la verko de Weisskopf.
En la libro estas interesaj pripensoj, ne nur pri fiziko sed pri scienco, teknologio, socio kaj iom da membiografio. Ĝiaj 16 eseoj aŭ ĉapitroj estas grupigitaj en kvin partojn: 1-La vivo de sciencisto, 2-Scienco kaj kulturo, 3-Ideoj en fiziko, 4-Du fizikistoj (pri Wolfgang Pauli kaj pri Heisenberg), kaj 5-Scienco kaj socio.

Sinteze: Leginda 18-jaraĝa verko.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361