2007-07-08

Donald Michie mortis

Donald MichieKun bedaŭro mi ĵus legis pri la morto de profesoro Donald Michie en aŭtomobila akcidento. Li estis brita pioniro en esplorado pri Artefarita Inteligenteco (AI), laborinta precipe en la Universitato de Edinburgo. Mi eksciis pri li unue, per artikoloj en brita revuo Practical Computing, artikolojn kiujn mi ankoraŭ konservas -binditaj libroforme- kune kun aliaj selektitaj artikoloj similtemaj el unuaj numeroj de revuoj kiel Byte. Ekzemple, nun mi rigardas artikolon lian aperinta en septembro de 1979 en Practical Computing: "Preserving the vital link of comprehension", kie li pritraktas bazajn alirojn al problemsolvado el vidpunkto de AI. Li ankaŭ laboris dum la dua mondmilito en la solvo de germanaj ĉifroj en la grupo de sciencistoj en Parko Bletchley.

Etiquetas:

6.2914-75.5361