2007-06-28

Iom pri matematiko

Unu el la temoj de matematiko kiu multe allogas min estas la koncepto "infinito" aŭ "nefinio"; tial mi havas kiel unu el miaj preferataj intelektoj al Georg Cantor, kiu eble plej kontribuis al la temo. Do, ĉi-matene, kiam mi vizitis la librovendejon de mia universitato, surprizis min agrable eltrovi libron "Un paseo finito por lo infinito: El infinito en Matemáticas", (ISBN 978-9586839372, "Finia promeno tra infinito: Infinito en matematiko") far Iván Castro Chadid kaj Jesús H. Pérez Alcázar, publikigita far la eldonejo de la Pontifika Universitato Javeriana de Bogoto. La libro prezentas la konceptojn, esplorojn kaj skolojn pri infinito laŭ historia ordo, ne nur rakonte, sed kun sufiĉa matematika nivelo. Do, mi decidis aĉeti ĝin.

Mi profitas la okazon por skribi pri la antaŭlasta libro aĉetita, pri matematiko ankaŭ: "Álgebra multilineal", (ISBN 978-9586559823, "Plurlineara algebro") far Regino Martínez-Chavanz, publikigita far la eldonejo de la Universitato de Antjokio de Medellín. La libro estas skribita por doni grandan matematikan bazon por fizikistoj. Bona afero de la libroj el universitataj eldonejoj, kompare kun tiuj de "pli komercaj" eldonejoj, estas ke la unuaj estas pli malmultekostaj, kvankam bonkvalite presitaj kaj binditaj, kaj ofte ili povas esti skribitaj en pli instruiva stilo.

Kaj profitante la temon, mi deziras rakonti al legantoj ke mia urbo, Medellín, estos sidejo de la ĉi-jara (16a) Nacia Kongreso pri Matematiko, de julio 16a al 19a. Mi aldonas ke nia nuna urbestro, Sergio Fajardo Valderrama estas matematikisto, kaj la pasinta —kaj (laŭ opinisondoj) favorata kiel venonta urbestro— Luis Pérez Gutiérrez, ankaŭ havas specialiĝon pri matematiko.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361