2007-07-16

Atingeblecoj de idealoj

Unue mi devas klarigi ke en tiu-ĉi skribaĵo mi konsideras kiel idealo la ĝeneralan akcepton kaj utiligadon de Esperanto, en ĝia rolo de internacia lingvo, en la tuta mondo, por solvi la babelan problemon, konservante samtempe la riĉaĵon de lingvodiverseco.
Nun mi volas skribi pri tiuj homoj kiuj agnoskas tion, sed opinias ke efektivigi tion, atingi tiun idealon, estas neeble. Tamen, por mi estas strange ke tiuj samaj homoj samtempe klopodas, kaj agadas kvazaŭ ili povus, atingi idealojn kiel jenaj:

  • atingi ĝeneralan justecon en la mondo.
  • fini la militojn en la mondo (tutmonda paco).
  • haltigi la tutmondan varmiĝon.
  • fini la Koruptecon de la registaraj funkciuloj.
  • fini la malsaton de la malriĉaj popoloj.
  • redukti la poluon en la mondo.
Kaj aliaj similaj celoj.

Eĉ ili verŝajne fidas —ridinde stulte— ke farante koncertonjn, kiel la pasinta "Live Earth", ili atingos haltigi la tutmondan varmiĝon aŭ klimatan krizon!
Miaopinie estas multege pli facile kaj atingeble solvi la babelan problemon, en malmultaj jaroj, enkondukante Esperanton en lernejojn kaj kelkajn aliajn instituciojn kaj amaskomunikilojn, ol atingi eĉ unu el la listigitaj idealoj.
Miaopinie, la idealoj de la listo estas neatingeblaj, ili estas utopioj.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Vi certe pravas pri la van(t)eco de simbolaj agoj. Ankaŭ vi pravas laŭ mi ke pli facilas *progresigi* E-on ol fari iun el viaj aliaj opcioj. Sed *ĝenerale akceptigi* ĝin laŭ mi ne. Realisme mankas tro da aferoj, precipe fakleksikoj.

Mi ankoraŭ ne kapablas pensi alie ol ke la babelproblemo, tiugrade ke ĝi vere estas problemo, solvas sin mem laŭ naturaj (t.e. malpli ol idealaj) rimedoj.

Ken

7/27/2007 10:56:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Relative Esperanto mi konsentas.
Ceteraj idealoj estas vere neatingeblaj, sed estas nuanco: problemoj. kiuj staras trans ili sufiĉe gravas kaj la homoj devas pensi pri iliaj solvo. Alie la homaro pereos.

Sandreus

3/07/2014 01:18:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361