2007-07-13

La vivo laŭ Quino [pr: kino]

Jen mia traduko de gaja skribaĵo far Quino [prononcu: Kino]:

Mi pensas ke la formo kiel la vivo fluas estas malbona. Ĝi devus esti kontraŭe: Oni devus morti unue, por forigi tion tuj. Poste, vi devus loĝi en azilo de olduloj, ĝis kiam vi jam ne estas sufiĉe maljuna por loĝi tie. Tiam vi komencus labori, laboradi dum kvardek jaroj ĝis kiam vi estas sufiĉe juna por ĝui vian emeritpension. Poste festojn, diboĉojn, drogojn, alkoholaĵojn. Amuziĝon, geamantojn, fianĉojn, fianĉinojn, ĉion, ĝis kiam vi estas preta por eniri mezlernejon ... Poste vi enirus en la bazlernejon, kaj estus vi infan(in)o kiu vivas nur ludante sen ajna responso ... Poste vi estus bebo kaj reirus en la patrinan ventron, kaj tie vi pasigus la plej bonajn kaj lastajn naŭ monatojn de via vivo flosante en varmeta likvaĵo, ĝis kiam via vivo estingiĝus en giganta orgasmo. Tio ja estus vivo !!!

Antaŭe mi aperigis alian humuraĵon far Quino: klaku ĉi tie.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

mi samopinias kun Quino =)

7/19/2007 10:03:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361