2007-08-10

Nova trasloĝiĝo

En januaro kaj februaro de 2006 mi blogis kvar fojojn pri translokigo de mia loĝejo:
 • Translokigo de mia loĝejo
 • Pakante librojn
 • Pakante pentraĵojn
 • Finfine en mia nova loĝejo
Nu, imagu ke nun denove ni trasloĝiĝos! Tion ni decidis por loĝi kun fratino de mia edzino kiu loĝis sola, sed kiu pro lastatempa malsano ne povas plu loĝi sola. Okazas ke ŝia loĝejo estas iom pli granda ol la nia, do ni ĵus vendis nian nunan loĝejon, kaj ekloĝos kun ŝi, kio estas tre proksime de kie ni loĝis antaŭe. Ni revenos al nia antaŭa najbaraĵo!
La transloĝiĝo estos la venonta vendredo 17a de aŭgusto.
Tial nun ripetiĝas la tasko de pakado. Feliĉe ke mi lernis el la pasinta trasloĝiĝo, kaj do nun atingis skatolojn ne tiel grandaj kiel tiam, ĉar plenaj de libroj ili ja estis tro pezaj.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Aj! Lacigas min nur rigardi la fotojn :)

Ni oftege transloĝiĝis; plej malfacile ĉiam estis, kiam la nova loĝejo estis kelkajn domblokojn for de la malnova. Tiam oni ne volas vere paki, kaj rezultas ĥaoso.

Bone ke vi havos pli da spaco.

Ken

8/11/2007 08:11:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361