Alvenis tago de Prelego
Kiel mi skribis en antaŭa blogero, mi konsentis prelegi pri Richard Feynman [pr: riĉard fajnman], por ĝenerala publiko, en la Planetario de mia urbo, Medellín. Nu, ĉiu lim-tempo pasas, ĉiu lim-dato alvenas, do hodiaŭ alvenis la tago por tiu prelego. Morgaŭ mi raportos ĉi-bloge kiel okazis la afero. Jen malsupre la unua bildo el la paŭerpojnta bildaro kiun mi pretigis por la prelego: "Richard Feynman kaj la moderna fiziko". |
Aktualigo de la 3a de Aŭgusto: La prelego okazis bone, laŭplanite. Ne ĉeestis "amasa" aŭskultantaro, nur proksimume 20 homoj. Kaj —humileco flanken— mi estis laŭdata kiel bona preleganto fare de pluraj aŭskultintoj, inkluzive de la direktoro de la planetario; unu el ili, scianto pri la temo, opiniis ke ĝi estis la plej klarinstrua prelego pri Feynman por ĝenerala publiko kiun li spektis ĝis nun. |
Etiquetas: fiziko, miaj travivaĵoj, prelego, scienco
2 Komentoj:
Bonŝancon!
Koran dankon, kara Toño.
Publicar un comentario
<< Home