2007-08-30

Mia venonta prelego: La Universo de Albert Einstein

La venontan 11an de septembro mi prelegos pri Albert Einstein [Albert Ajnŝtajn], en la Planetario de mia urbo. Kie, kiel mi skribis antaŭe, mi kunlaboras en sciencpopulariga prelegserio. Por tiu prelego la direktoro de la planetario kaj mi selektis la titolon: "La Universo de Albert Einstein".
Mi ankaŭ proponis al la direktoro ke mi volas prelegi la venontan jaron pri Kurt Gödel [gedl]. Kial la venontan jaron? —vi eble demandos— Nu, la elstara matematikisto kaj logikisto mortis en la jaro 1978, do la venonta jaro estos la 30-jara datreveno de lia morto.
En la ĉi-supra foto aperas kune Einstein kaj Gödel.

Aktualigo de la 15a de septembro: La prelego okazis kiel ĝi estis planita; vi povas elŝuti dokumenton PDF el ligilo:
http://luisguillermo.com/El-universo-de-Einstein.pdf [1.21 MB]

Etiquetas: , , ,

2 Komentoj:

Blogger Nenge diris ...

Laŭ mi, tiu homo estis tre admirinda. Li ne nur estis natursciencisto, sed ankaŭ aktivulo por la homaro. Dankon pro via atentigo.

9/05/2007 06:42:00 a. m.  
Blogger Karesema diris ...

Mia karega amiko...
Tre ege interesa blogo estas la via; preskaŭ lernolibro kun riĉenhava kvanto da bonaj artikoloj kaj priskriboj.Gratulon de via amikino Karesema!

9/11/2007 03:09:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361